{"id":1536,"date":"2013-05-03T00:52:15","date_gmt":"2013-05-02T22:52:15","guid":{"rendered":"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/?page_id=1536"},"modified":"2014-01-15T20:11:53","modified_gmt":"2014-01-15T18:11:53","slug":"petita-historia-de-la-moneda","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/publicacions-de-lagusti-chalaux-vida-obra-i-pensament\/petita-historia-de-la-moneda\/","title":{"rendered":"Malgranda historio de la monero"},"content":{"rendered":"<p><\/p>\n<p align=\"center\"><strong>Malgranda historio de la monero.<\/strong><\/p>\n<p align=\"justify\">Anta\u016d la jaro 2.500 a.k., en la urboj de la valo inter la riveroj Tigris kaj E\u016dfrates, samkiel en tiuj de Indus kaj de Nilo, ekzistis speco de monero tre speciala.<\/p>\n<p align=\"justify\">La homoj kutimis porti la pluson de siaj produktoj al la temploj de la \u0109irka\u016dmuritaj urboj. Tie, la pastro-librotenistoj malfermadis kurantan konton per koto-slipoj al \u0109iu persono, stokante iliajn produktojn en la templo kaj notante abstraktan monsumon surbaze de la stokitaj varoj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Poste, se tiuj \u0109i homoj volis alispecajn produktojn el la templo, oni transakciis inverse.<\/p>\n<p align=\"justify\">Por \u0109iu inter\u015dan\u011do, oni ellaboris dokumenton faritan el bakita koto, surskribante la nomon de la a\u0109etanto, tiun de la vendanto, la inter\u015dan\u011ditan varon kaj la kvanton da monunuoj uzitajn. Tio estas kion oni nomas \u00ab\u0109ekfakturo\u00bb.<\/p>\n<p align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2013\/05\/bullae01.gif\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft size-full wp-image-1545\" alt=\"Bullae.\" src=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2013\/05\/bullae01.gif\" width=\"205\" height=\"183\" hspace=\"10\" \/><\/a>Kaze de gravaj inter\u015dan\u011doj kaj inter malsamaj urboj, oni aran\u011dis garantiitan transporton pere de la t.n. \u00abbullae\u00bb. En la transport\u0109aro estis bulo el bakita koto, kiu enhavis informslipojn reprezentantaj la diversajn transportatajn varojn. La slipoj estis anka\u016d gravuritaj en la surfaco de la bulo. \u0108e la fino de la veturado, oni malfermis la bulon kaj konfirmis, ke la enhavo koincidas kun tiu de la \u0109aro.<\/p>\n<p align=\"justify\">En tiu epoko, la paco pli kaj pli progresis inter la diversaj urboj, iom dank&#8217; al la nesturmeblaj muregoj, iom pro la prospero devenanta el la aludita inter\u015dan\u011do-sistemo.<\/p>\n<p align=\"justify\">La monero estis abstrakta ilo kiu valoris nur pro tio, ke \u011di reprezentis ekzistantan varon. \u0108iu komerca inter\u015dan\u011do postlasis sian koncernan jurspuron, la\u016dforme koto-tabuleton.<\/p>\n<p align=\"justify\">\u0108io tio ruini\u011dis post la apero de la anonima monero el oro, ar\u011dento, kupro kaj bronzo. Tiu \u0109i alispeca monero, anonima, konkreta kaj sendependa de la varoj, permesas multe pli facile korupti\u011don kaj suba\u0109etojn.<\/p>\n<p align=\"justify\">Kune kun la apero de la anonima monero en la jaro 2.500 a.k. anka\u016d ekaperis la privataj bankoj, vera \u00abka\u015dita potenco\u00bb. Tiam, la templo-funkciuloj \u015dan\u011dis sian metion kaj sindedi\u0109is al inventado de religioj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Tiam revenis la imperialismoj. La nesturmeblaj muregoj disfalis, ne pro la batoj de tiame neekzistantaj katapultoj kaj arbalestoj sed pro la suba\u0109etado de kelkaj gardistoj far la sie\u011dantoj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Pli poste, la perfidaj suba\u0109etitoj povintus esti diskrete ekzekutitaj dum la okupantoj inventadis mitojn kiajn \u00abLa \u0108evalo de Trojo\u00bb kaj \u00abLa Trumpetoj de \u0134eriko\u00bb.<\/p>\n<p align=\"center\"><a href=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2013\/05\/dolarusa.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter size-full wp-image-1543\" alt=\"Anonima mono.\" src=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2013\/05\/dolarusa.jpg\" width=\"600\" height=\"262\" srcset=\"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2013\/05\/dolarusa.jpg 600w, https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2013\/05\/dolarusa-300x131.jpg 300w\" sizes=\"auto, (max-width: 600px) 100vw, 600px\" \/><\/a><\/p>\n<p align=\"justify\">La anonima mono da\u016dre evoluis \u011dis \u011di fari\u011dis la modernaj bankbiletoj kaj la anonimaj \u0109ekoj pagendaj al la portanto. La diversaj institucioj, elpensitaj por ke la civitanaro kredu sin protektata, estas konstante fipremitaj de la trudregantaj povoj, kiuj suba\u0109etas kaj koruptas politikistojn, teknikistojn kaj juristojn.<\/p>\n<p align=\"justify\">Jen nun la ekonomiaj proponoj de Studcentro Joan Bardina. La\u016d ni, la solvo estas reiri al iu neanonima kaj responsiga inter\u015dan\u011do-sistemo, samkiel tiu de la antikvaj temploj sed tra la nuntempa teknologio, uzante denove la \u00ab\u0109ekfakturon\u00bb.<\/p>\n<p align=\"justify\">Tial necesas la starigo de publika komputila reto, deviga kaj senpaga por \u0109iuj. Same necesaj estas kelkaj garantioj por eviti la povkoncentri\u011don kiu povintus deveni el la priregado de tiu reto.<\/p>\n<p align=\"justify\">Inter tiuj garantioj, ni proponas veran disigon de la ekzekutiva, la le\u011dodona kaj la jurisdikcia povoj. La jurisdikcia, sendepende de la ekzekutiva kaj la le\u011dodona, devus \u011dui fiksan procenton de la \u011deneralaj \u015dtatbu\u011detoj asignitaj de la konstitucia ordono, kaj tute ne enkalkuli organizojn kiajn la \u00ab\u011cenerala Konsilio de la Jurisdikcia Povo\u00bb, institucio de la hispana \u015dtato kiu pretendas regi la justicon elde la regantaj politikaj partioj pere de la ekzekutiva kaj le\u011dodona povoj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Ni kredas, ke la komputilreta regado de la civitanaro jam okazas far la privataj bankoj pere de iliaj retoj. Nia propono ne estas krei novan reton sed reordigi la jam ekzistantajn, ebligante ke la privataj informoj de \u0109iu persono estu disponeblaj al tiu persono mem, kaj al la ju\u011disto okaze de ekproceso. La statistika informado pri la tuta merkato devas esti je dispono de \u0109iuj siaj membroj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Gravas rimarki ke, por tiu reformo, la komunumo devas garantii iun minimuman enspezadon al \u0109iuj personoj ne havantaj vivrimedojn, jen laboron jen pension, pro kiu ajn motivo. Evidente, per tiu sistemo malaperus la indignaj vivrimedoj el la nigra merkato.<\/p>\n<p align=\"justify\">Por al\u011dustigi la \u015dtatbu\u011deton, ni formulas hipotezon kiu, se estus demonstrita, povus provizi tiun bazan enspezon a\u016d socian salajron, evitante pli\u015dar\u011di la imposto-sistemon. \u0108i hipotezo bazi\u011das sur la komunuma ri\u0109eco kiu povas krei\u011di ene de la merkato, ri\u0109eco bazita sur la pluso de produktado kaj la mono inventota por \u011din akiri. Tiun \u0109i monon oni disdonus inter la plej malfavoritaj uloj.<\/p>\n<p align=\"right\">Agust\u00ed Chalaux de Subir\u00e0.<br \/>\nBrauli Tamarit Tamarit.<\/p>\n<p><\/p>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Malgranda historio de la monero. Anta\u016d la jaro 2.500 a.k., en la urboj de la valo inter la riveroj Tigris kaj E\u016dfrates, samkiel en tiuj de Indus kaj de Nilo, ekzistis speco de monero tre speciala. La homoj kutimis porti &hellip; <a href=\"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/publicacions-de-lagusti-chalaux-vida-obra-i-pensament\/petita-historia-de-la-moneda\/\">Legi plu <span class=\"meta-nav\">&rarr;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":106,"featured_media":0,"parent":1984,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","template":"","meta":{"footnotes":""},"class_list":["post-1536","page","type-page","status-publish","hentry"],"jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1536","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/106"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=1536"}],"version-history":[{"count":32,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1536\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1538,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1536\/revisions\/1538"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1984"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=1536"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}