{"id":2119,"date":"2014-01-22T21:22:47","date_gmt":"2014-01-22T19:22:47","guid":{"rendered":"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/?page_id=2119"},"modified":"2014-01-28T14:20:07","modified_gmt":"2014-01-28T12:20:07","slug":"el-capitalisme-comunitari","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/publicacions-de-lagusti-chalaux-vida-obra-i-pensament\/el-capitalisme-comunitari\/","title":{"rendered":"La Komunuma Kapitalismo"},"content":{"rendered":"<p><\/p>\n<p align=\"center\">La Komunuma Kapitalismo.<\/p>\n<p align=\"justify\"><b>Indekso<\/b>:<\/p>\n<ul>\n<li><b><a href=\"#prezento\">Prezento.<\/a><\/b>\n<p><b>La teamo de Centre Bardina.<\/b><\/li>\n<li><b><a href=\"#kapitalismo\">La Komunuma Kapitalismo.<\/a><\/b>\n<p><b>Agust\u00ed Chalaux.<\/b><\/li>\n<\/ul>\n<hr width=\"100%\" \/>\n<p align=\"justify\"><a name=\"prezento\"><\/a>Prezento.<\/p>\n<p align=\"justify\">Barcelono, 12an de februaro 2000.<\/p>\n<p align=\"justify\">Karaj geamikoj,<\/p>\n<p align=\"justify\">Agust\u00ed komencis la jaron 2000 kreante novan dokumenton por rediri, per novaj vortoj kaj kun sia kutima provoka stilo, tion kion li \u0109iam rediris. -En la momento en kiu, dank&#8217; al la teknologio, akumuli\u011das materiaj poseda\u0135oj- ne malfacilas, ke tiuj \u0109i poseda\u0135oj atingu \u0109iujn homojn pro la sola fakto naski\u011di, se estas la politika volo fiksi novajn ekonomiajn le\u011dojn kiuj enkalkulos la gravecon de la simplaj konsumantoj -la homoj dedi\u0109itaj al altruismaj agadoj a\u016d tiuj kiuj ne povas a\u016d ne volas enga\u011di\u011di en la produktiva mondo- por la bona disvolvado de la ekonomio de la evoluintaj socioj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Pri tio li memorigas nin -kun la historiaj precedencoj de Bismarck, Marx kaj Lasalle- la\u016d kio la baza enspezo favore al \u0109iuj civitanoj, estas ege profitdona formulo por ke la ekonomio de la industriigitaj landoj povu solvi la gravan problemon pri la produkto-pluso (kiu tiom kapdolorigas la industriistojn de \u0109i tiaj landoj dum la prosperaj kaj politike stabilaj periodoj).<\/p>\n<p align=\"justify\">Agust\u00ed aparte rimarkigas la ekzemplon de la nobelpremiito pri ekonomio Maurice Allais, por ke ni konsciu pri la hipoteko kiu ku\u015das -en momento superregata da la unusola pensmaniero altrudita far la grandaj ekonomiaj mondpotencoj- sur la ekonomistoj kiuj, e\u0109 kiam ili havas tute kreivajn intuiciojn, ili preferas tiujn ne disvolvi por ne perdi la profitojn devenantajn el sia laboro favore al la reganta sistemo. La afero Allais estas, beda\u016drinde, tiu kio samokazas \u0109iutage en la universitato, en la ekonomiaj departementoj de bankoj kaj amasmedioj, kun profesiuloj ofte tre bone instruitaj, kiuj vidas tiujn ekonomiajn alternativojn kiuj helpus iliajn kuncivitanojn, sed preferas silenti kaj reprodukti la sugestitan diskurson -tra la garantiita salajro- de la ekonomiaj povoj kiuj ilin kontraktis.<\/p>\n<p align=\"justify\">La hipotezo de Maurice Allais estas sufi\u0109e limigita \u0109ar li nur laboras sur la hipotezo de la komunuma kapitalismo kiel komplemento de la nuntempa privata kapitalismo (ignorante la \u0109apitron pri produktado de utiligeblaj poseda\u0135oj, kiuj estas la fundamento de la merkata ekonomio). Li simple proponas, ke oni devus krei Komunuman Bankon kiu administrus tiujn saldojn kiujn la konto-posedantoj preferas ne liveri la la administrado de bankoj kiuj pruntedonas la\u016d la klasika sistemo kiu koncernas al tiaj entoj. La Komunuma Banko laborus nur per la plusoj de la kurantaj kontoj kiuj ne enirus tiun klasikan cirkulejon. Malgranda parto de la saldoj de la konto-posedantoj sed, tamen, la\u016d Maurice Allais, kapabla akumuli kapitalon pli ol sufi\u0109an por certigi ekonomian dinamismon, se oni \u011din disponigus al la simplaj konsumantoj de socio minimume evoluinta, por absorbi la produkto-plusojn kiujn la ekonomia dinamismo generas dum paca tempo.<\/p>\n<p align=\"justify\">Ankora\u016d foje, \u011di estas propono por solvi la gravan problemon de la produktivaj socioj. Tiuj kiuj generas pli da ri\u0109eco ol tioma kiuj \u011diaj produktivaj agentoj povas absorbi.<\/p>\n<p align=\"justify\">Estas necese krei mekanismojn por ke la ordinaraj konsumantoj -altruismaj kaj liberalaj profesiuloj, mar\u011denaj grupoj, malsanuloj, maljunuloj kaj infanoj- povu integri\u011di en la merkato, enpu\u015dante novan dinamismon al la ekonomio, \u0109ar esti konsumanto estas vera profesio kiam ekzistas produkto-plusoj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Resume. La celo ne estas helpi, pro simpla bonfaremo, al tiuj kiuj ne laboras (kiel proponas patreca pensmaniero), sed ekkompreni ke la ekonomio mem -des pli en bonfartaj periodoj- bezonas tiujn nelaborantajn homojn, tiel ke ili estu konsumantoj de \u011diaj produkto-plusoj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Tutkore, nome de Agust\u00ed.<\/p>\n<p align=\"right\">La teamo de Centro Bardina.<\/p>\n<hr width=\"100%\" \/>\n<p align=\"justify\"><a name=\"kapitalismo\"><\/a><b>La Komunuma Kapitalismo.<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\">1. <b>La komenco: Bismarck, Marx kaj Lasalle.<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\">Sufi\u0109e longe anta\u016d 1880, Bismarck kaj Marx sin interkomunikadis tra la sindikatisto Ferdinand Lasalle (1825-1864), alvenante al komuneco de <b>mempacigaj <\/b>idealoj.<\/p>\n<div align=\"center\">\n<table border=\"0\">\n<tbody>\n<tr>\n<td><a href=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Karl_Marx.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter size-full wp-image-2120\" alt=\"Karl Marx\" src=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Karl_Marx.jpg\" width=\"158\" height=\"185\" \/><\/a><\/td>\n<td><a href=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Ferdinand_Lasalle.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter size-full wp-image-2121\" alt=\"Ferdinand_Lasalle\" src=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Ferdinand_Lasalle.jpg\" width=\"129\" height=\"185\" \/><\/a><\/td>\n<td><a href=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Otto_von_Bismarck.jpg\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"aligncenter size-full wp-image-2122\" alt=\"Otto von Bismarck\" src=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Otto_von_Bismarck.jpg\" width=\"146\" height=\"185\" \/><\/a><\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<\/div>\n<p align=\"justify\">Sekve de tiu komuneco de idealoj, en 1881, Bismarck donis plenan liberecon al la germanaj sindikatoj, multe pli frue ol kiu ajn alia registaro, inkluzive de tiuj, tiel nomataj, \u00abanta\u016dirantaj\u00bb, kiel tiuj de Anglio kaj Francio.<\/p>\n<p align=\"justify\">Kelkajn jarojn poste, en 1885, Bismarck fondis la unuan Socian Sekurecon, anka\u016d multe pli frue ol iu ajn alia \u015dtato, kaj tiome perfektan ke, nuntempe, tiu bismarcka Socia Sekureco da\u016dre apliki\u011das en Alsaco kaj en la departemento de La Moselle (en Loreno), kun rezultatoj sanitaraj (kuracaj, hospitalaj, ktp.) kaj monaj tre superaj al tiu ege pli moderna kaj tro burokratigita franca Socia Sekureco (kaj pli bone ne paroli pri la hispana).<\/p>\n<p align=\"justify\">2. <b>La unuaj intuicioj.<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\">Same Bismarck -kun strikte politika koncepti\u011do- kiel Marx -kun siaj ekonomikaj analizoj- konsentis pri projekto kiu inkluzivis, kiel esencan punkton, la eblecon liveri senpage al \u0109iu<b> nesalajrita individua persono<\/b> kelkajn <b>minimumajn vivrimedojn<\/b>; alivorte, tio kio hodia\u016d estas proponata -sen iu ajn praktika rezultato \u011dis nun- per la nomoj : <b>minimuma enspezo por lo\u011danto, socia salajro, revenu minimum par habitant <\/b>a\u016d <b>basic per capita income.<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\">Tiuj du elstaruloj analizis la eblecon apliki la proponon al <b>\u0109iuj simplaj konsumistoj<\/b> sed amba\u016d konstatis la neeblecon realigi tian projekton dum la pluekzistado de ekskluziva privata kapitalismo (reganta disde anta\u016d 4.500 jaroj en \u0109iuj mondaj imperialismoj).<\/p>\n<p align=\"justify\">Estis tiam kiam, \u0109iu siaflanke, ekintuiciis la ur\u011dan neceson krei <b>revolucian komunuman kapitalismon<\/b> kiu kompletigus la regantan privatan kapitalismon, tiamaniere atingante novan <b>totalan <\/b>kaj <b>harmonian kapitalismon<\/b>, dank&#8217; al ilia sintezo.<\/p>\n<p align=\"justify\">Kiam en 1.890 -post pli ol 25 jaroj regante per preska\u016d diktatora kaj populista re\u011dimo- Bismarck devis alfronti\u011di al kompleksigita kaj militema Vilhelmo la 2\u00aa (kiu pretendis orienti\u011don rekte malan al lia tuta politiko), la kanceliero preferis demisii -pro sia fervoremo al la Hohenzollern-dinastio- anta\u016d ol trudi la abdikon de la nova imperiestro.<\/p>\n<p align=\"justify\">Kun la demisio de Bismarck malaperis, provizore, la bismarck-marxa intuicio pri iu komunuma kapitalismo.<\/p>\n<p align=\"justify\">3. <b>Nova intuicio cele al ebla komunuma kapitalismo nuntempe.<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\"><a href=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Maurice_Allais.gif\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft size-full wp-image-2123\" alt=\"Maurice_Allais\" src=\"http:\/\/bardina.blog.pangea.org\/files\/2014\/01\/Maurice_Allais.gif\" width=\"131\" height=\"185\" \/><\/a>Tre longe anta\u016d ol li ricevis la <i>Nobelpremion pri Ekonomio<\/i>, Maurice Allais -same kiel multaj aliaj ekonomistoj- konstatis , ke en la nuntempa sociekonomika sistemo, regata de grandaj privataj financinstitucioj (bankoj, \u015dparkasoj kaj asekurkompanioj) okazas retroiga ankilozi\u011do de la mondekonomio. La motivo de tiu retroiro estas tio, ke la privataj financinstitucioj ricevas la privatan monon de 95 % el la salajratoj, sed nur maksimumo de 25-30 % el tiuj salajratoj estas sufi\u0109e pagipovaj por rajti, plensekure, ricevi la tradiciajn bankpruntojn.<\/p>\n<p align=\"justify\">La memkomprenebla sekvo el tio estas, ke la privataj financinstitucioj ne povas ludi, en sufi\u0109a kvanto, sian specialan kaj antikvegan rolon de pruntistoj kaj ili dronas en tioma privata merkata mono, neutila kaj neuzebla krom por rapide kaduki\u011dantaj armilaroj, lokaj militoj cinike provokitaj a\u016d por \u011denerali\u011dinta koruptado far \u0109iuj potencoj (kutime asociigita al nigra merkato kaj al influtrafiko).<\/p>\n<p align=\"justify\">Anta\u016d tiu evidento, Maurice allais ekhavis la genian intuicion pri iu <b>komunuma kapitalismo<\/b> kiu kompletigus harmonie la privatan kapitalismon \u011dis nun ekskluzivan, kaj li proponis iun memsocian praktikan solvon tre inteligentan, kiun ni nur mallonge povas resumi en \u0109i artikolo.<\/p>\n<p align=\"justify\">La solvon proponita de Maurice Allais konsistas el tio, ke \u0109iu kuranta-kontisto de bankinstitucio decidas, kun plena persona libereco, la kvanton de sia privata mono (totale a\u016d parte) kiun li volas disponigi al la bankisto kaj la tempo-da\u016dron (kun dokumente kontraktita tempo), kun la celo ke la privata financinstitucio \u011din uzu la\u016d sia tradicia ofico: la bankpruntoj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Tio kio restas en \u0109iu kuranta konto, je ekskluziva dispono de la privata posedanto, estas nomata de Maurice Allais <b>liberaj saldoj <\/b>(pro la fakto ne esti dokumente kontraktitaj kun la privata financinstitucio).<\/p>\n<p align=\"justify\">La tuton de tiuj <b>liberaj saldoj<\/b> de \u0109iuj privataj kurantaj kontoj de \u0109iuj financinstitucioj oni lasas komputilrete -sen la bezono fizike repreni la saldojn de \u0109iu banko- je banka dispono de la Nacia Trezorejo, konsistigante tiel iun <b>Komunuman Bankon.<\/b> Tiu devos ilin uzi en senpagaj sociaj aran\u011doj favore al konsumo, sammaniere kiel jam okazis en Mesopotamio anta\u016d 7.000 jaroj.<\/p>\n<p align=\"justify\">La <b>Komunuma Banko<\/b> pagos al la posedantoj de la liberaj saldoj de privataj kurantaj kontoj altan interezon, tiel devigante la privatajn financinstituciojn ke ilia tradicia, ekskluziva kaj agnoskita ofico de privataj bankpruntistoj estu, inteligente, multe pli lukra.<\/p>\n<p align=\"justify\">La detala librotenado -nepra en la privata libera merkato kaj uzata disde la komenco de la historia epoko (ni memoru pri la librotenaj arkivoj de la Ru\u011da Templo de Uruk, en Mesopotamio, meze de la 4a jarmilo a.k.)- estas temo ekskluzive privata. La <b>Komunuma Banko <\/b>devas foreviti \u011din kaj nur kontroli \u011duste la tutan sumon de siaj senpagaj liveroj al la simplaj konsumistoj kaj al la sociaj institucioj, por ke ili estu adekvate kompensitaj per la disponigeblaj liberaj saldoj (kun la koncerna koeficiento de sekureco kiun markas, en \u0109iu momento, la banka prudento de la respondeculoj de la komunuma institucio.<\/p>\n<p align=\"justify\">Tiuj senpagaj liveroj transigas la komunuman monon (kiu ne bezonas detalan librotenadon) al privata mono (kiu \u011din ja bezonas). Tio estas tre facile nuntempe dank&#8217; al la komputilretoj, kiuj rapide progresas teknologie.<\/p>\n<p align=\"justify\">La <b>Komunuma Banko<\/b> nur devas ekzakte mezuri tion, ke tiu totala komunuma senpaga mono -cedita ekskluzive al privatkonsumaj celoj favore al la simplaj konsumistoj- pasu la produktociklon tra la podetala komerco, impulsante novan dinamismon al la tuat ekonomio, akorde kun la produktoplusoj dsponigeblaj en la merkato.<\/p>\n<p align=\"justify\">4. <b>La nesalajrita individuo (simpla konsumisto).<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\">Por pli bone kompreni nian laborhipotezon, necesas difini kion ni komprenas el <span style=\"text-decoration: underline\">nesalajrita individuo<\/span> a\u016d <span style=\"text-decoration: underline\">simpla konsumisto<\/span>.<\/p>\n<p align=\"justify\">Temas, anta\u016d \u0109io, pri individuoj nekapablaj trovi salajratan laborlokon en la produktiva sistemo kaj, sekve, ili estas kondamnitaj resti kiel senlaboruloj.<\/p>\n<p align=\"justify\">Sed, en pli vasta senco, \u011di inkluzivas anka\u016d \u0109iujn tiujn individuojn kiuj ne apartenas al la produktiva sistemo. Jen -kiel ni \u0135us klarigis- \u0109ar ili estas senlaboruloj sen ebleco enga\u011di\u011di, jen \u0109ar ili estas individuoj kiuj libere preferas teni sin mar\u011dene de la produktiva sistemo.<\/p>\n<p align=\"justify\">Pri la dua hipotezo estas unua ekzemplo facile akceptebla flanke de la socio : temas pri la altruismaj aktivuloj je la servo de la komunumo (volontuloj, kooperantoj, kuracistoj, pedagogoj, ktp.). Sed ni enkalkulu anka\u016d \u0109iujn individuojn kiuj libere elektas sinteni ekster la produktiva sistemo kaj kiuj, kiel simplaj konsumistoj, anka\u016d havas socian rolon kiu produktas pli bonajn profitojn ol tiuj kiuj elektis partopreni la produktivan mondon.<\/p>\n<p align=\"justify\">5. <b>Konkludo.<\/b><\/p>\n<p align=\"justify\">Per tiuj tri ekzemploj -Bismarck, Marx kaj Allais- ni nur celis demonstri, ke ekzistas alternativaj proponoj al problemo konsiderita nesolvebla, nome la eluzo de la produktoplusoj, kiujn la pagipovaj individuoj de la nuna ekonomia sistemo ne kapablas a\u0109eti. La solvo estas enga\u011di la simplajn konsumistojn kiel pagipovajn agentojn de la merkato.<\/p>\n<p align=\"justify\">Beda\u016drinde, tiu ebleco estis sisteme rifuzita de la politikaj kaj ekonomiaj potenculoj kaj, tre ofte, la ekonomistoj, pagitaj de la sistemo, preferis la sekurecon de sia salajro je la servo de la regantaj potencoj anta\u016d ol riski esti delokitaj de siaj postenoj, pro kulpo de renovigaj proponoj (konsideritaj tro revoluciaj la\u016d la gvidantoj de la \u00abunika pensmaniero\u00bb trudita far la nuntempaj mondpotencoj).<\/p>\n<p align=\"right\">Agust\u00ed Chalaux de Subir\u00e0.<br \/>\nPrezidanto de CEJB.<br \/>\nBarcelono, 28an de februaro 2000.<\/p>\n<p><\/p>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La Komunuma Kapitalismo. Indekso: Prezento. La teamo de Centre Bardina. La Komunuma Kapitalismo. Agust\u00ed Chalaux. Prezento. Barcelono, 12an de februaro 2000. Karaj geamikoj, Agust\u00ed komencis la jaron 2000 kreante novan dokumenton por rediri, per novaj vortoj kaj kun sia kutima &hellip; <a href=\"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/publicacions-de-lagusti-chalaux-vida-obra-i-pensament\/el-capitalisme-comunitari\/\">Legi plu <span class=\"meta-nav\">&rarr;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":106,"featured_media":0,"parent":1984,"menu_order":1,"comment_status":"open","ping_status":"open","template":"","meta":{"footnotes":""},"class_list":["post-2119","page","type-page","status-publish","hentry"],"jetpack_sharing_enabled":true,"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/2119","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/106"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=2119"}],"version-history":[{"count":5,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/2119\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":2130,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/2119\/revisions\/2130"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/1984"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bardina.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=2119"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}