Peter Rosset: «Ĉiuj landoj povas nutri sian popolon».
La Vanguardia, sabaton la 16an de aprilo 2005. La Contra. Paĝo 76.
Peter Rosset.
Spertulo pri nutrado kaj pri tutmonda agrokulturo.
Peter Rosset. Foto: Inma Sáinz De Baranda.
Mi estas 49-jara, naskiĝis en Nova York kaj loĝas en Oaxaca, kie mi gvidas la Centron de Studoj por la Ŝanĝo en la Meksika Kamparo. Mi estas doktoro pri agroekologio. Mi vidas neniun politikan partion kun proponoj por superi la plej gravajn problemojn kaj tamen mi fidas pri la civila socio. Mi estas agnostikulo. Mi publikigas «World hunger: twelve myths» («Dekdu mitoj pri la malsato»).
Ima Sanchís.
Por superi la problemon de la malsato en la mondo ni devas ŝanĝi la nunan nutran sistemon.
–Ĉu la fundamento fiaskis?
–Jes, kaj la ĉefa obstaklo estas serio da malveraj mitoj kiuj konfuzas nin pri la veraj kaŭzoj de la malsato.
–Oni devas komenci por diri la veron.
–Jes, tiel. La unua mito estas diri ke estas ne sufiĉa manĝaĵo en la mondo por nutri nin ĉiujn, kaj la realo estas ke ni produktas duoble de niaj bezonoj.
–Ĉu la problemo estas la distribuado?
–Jes, kaj la ĉefa problemo de la terkulturistoj de la mondo estas la superproduktado: la granda pluso reduktigas la prezojn.
–Dua mito…
–La naturo estas la kaŭzo de la malsato. Kiam okazas sekeco, ekzemple en Afriko kaj la sekva malsatego, la homoj opinias ke temas pri granda kaŭzo.
–Ĉu ne?
–Ne. En ĉiuj kazoj de malsatego, la landoj kiuj ĝin suferis ne lasis produkti kaj eksporti al Eŭropo kaj Usono, kio signifas ke iu parto de la lando havas abundan rikolton, kiun mem ne povas aĉeti. Konsekvence temas pri problemo de socia organizo.
–Tria mito…
–Tro da buŝoj por nutri. En Eŭropo kaj Usono dum longa tempo okazis popol-kresko tre malgranda. Kun la industria revolucio okazis demografia eksplodo kiu finfine niveliĝis. Oni pensis ke la landoj en la Sudo ne agos same, sed ke ili kreskos eksponenciale. Sed ĉiuj sudaj kontinentoj niveliĝas.
–Kvara mito. Nutraĵoj kontraŭ la medio.
–Oni kredas ke se ni deziras nutri la malsatantojn, ni devos akcepti produktajn teknologiojn, nocaj por la medio. Oni rakontis al ni la fabelon pri tio ke oni bezonas la kontraŭplagajn produktojn por pli granda produktado. En Usono oni uzas 10-foje pli da agrotoksikaj produktoj ol antaŭ 40 jaroj kaj ni perdas duoblan rikolton ĉar la plagoj fariĝis imunaj kontraŭ la produktoj kaj ĝiaj naturaj kontroliloj, aliaj bestoj kiuj formanĝis la insektojn, estis eliminitaj.
–Ĉu la transgenikoj sekvas la saman vojon?
–Jes, oni diras ke dank’ al ili la produktado plialtiĝos. La transgenikoj metas la insekticidon ene de la planto kaj per tio ripetiĝas la sama sistemo de la plago-produktoj.
–Kvina mito…
–La miraklo de la verda revolucio , kiu baziĝas sur la unukulturo, pesticidoj, kemiaj sterkaĵoj kaj variado de hibridaj semoj, kiun oni eksportis al la Tria Mondo por pliigi la produktadon kaj malaperigi la malsaton.
–Oni diras ke la problemo ekzistas ĉar la verda revolucio ne alvenis al Afriko.
–Oni diras tion, sed ni observu kio okazis en LatinAmeriko kaj en Azio. Tutcerte la produktado altiĝis, sed ankaŭ la malsato. Nur la bonhavaj kamparanoj povis aĉeti la modifitajn semojn kaj la sterkaĵojn. La malgrandaj kamparanoj estis forigitaj kaj pligrandigis la primalsatajn statistikojn kaj poste la sistemo malnobligis la produktivan kapablon de la grundo pro la intensiva uzo de terkemiaĵoj.
–Sesa mito: la grandaj proprietaĵoj estas pli produktivaj ol la malgrandaj.
–Denove la respondo estas la malo: la evidenteco pruvas ke en ĉiuj landoj, Nordaj kaj Sudaj , la proprietaĵoj pli malgrandaj produktas inter du kaj dek foje pli ol la grandaj proprietaĵoj. La granda produktisto produktas unukulturojn, misutiligante la grundon. La malgrandaj kamparanoj kultivas sem-produktojn kombinante ilin kun fruktaj arboj, porkoj, kokinoj, bovino…
–Ĉu la libera merkato forigos la malsaton?
–Se oni lasas la nutradon al la merkato, la solaj kiuj bone manĝas estas la riĉuloj. En la monda mapo de la nutrada fluo, la movo iras el la plej mizeraj landoj al la landoj kun pli aĉeto-povo. Kaj pasis pli ol 40 jaroj dum kiuj ni vidis ke la agrokulturaj prezoj sekvas nean tendencon. Nur kiam la registaroj intervenas sur la merkato de agrokulturaj produktoj, oni povas garantii ke ekzistas minimuma vivtena prezo por la kamparano kaj nutraĵoj alireblaj por ĉiuj.
–La merkato tendencas al la monopolo.
–Estas sufiĉe pruvite ke se oni ne aplikas la kontraŭ monopolajn leĝojn, la prezo, kiun la kamparanoj ricevas malaltiĝas kaj tiun, kiun pagas la konsumantoj altiĝas. Nur tio kio altiĝis estas la gajno de tiuj daŭre pli grandaj perantaj entreprenoj.
–Kia katastrofo, ni agas fatale!
–Alia mito estas tiu kiu diras ke la riĉaj landoj havas profiton de la malsato de la malriĉuloj. Nuntempe la fabrikojn oni konstruas en landoj Triamondaj kio malriĉigas ĉiujn.
–Donu al mi ekzemplon.
–La traktato de Libera Komerco faciligis la fermon de pluraj fabrikoj en Usono, kiuj translokiĝis al Meksiko, kie kreiĝis 300.000 labor-lokoj. La meksikan merkaton invadis malmultekostaj produktoj kaj la grandaj vendejoj usonaj, kio provokis la kraŝon de multegaj malgrandaj vendejoj kun perdo de 1.200.000 (unu miliono ducent mil) laborlokoj en Meksiko kaj 300.000 (tricent mil) en Usono.
–Kion vi proponas?
–La nutran suverenecon. Ni scias ke la produktado en pli malgranda skalo estas pli efika. Ĉiu lando –kaj ĉiuj landoi de la mondo havas sufiĉan grundon kaj akvon por tio– devas kultivi la bazajn produktojn por nutri sian loĝantaron.
Rosset, per sia libro «Dekdu mitoj pri la malsato» havas la kvaliton sentigi vin inteligenta, ĉar la malfacilajn aferojn li klare simpligas. Lia analizo pri la politikoj kiuj malpermesas ke la popolo nutru sin en la tuta mondo, montras ke ŝanĝo bezonatas.
Li komencas per malmuntado de falsaj opinioj: la unua, manko de nutraĵo por ĉiuj: «La ĉefa kaŭzo de morto kaj malsano estas la malsato; la rimedo estas la nutrado: la rimedo ekzistas». Neniu lando en nia mondo estas malespera kazo. Eĉ tiuj kiuj ni kredas enorme troloĝataj havas la necesajn resursojn por ke ĝia loĝantaro mem liberiĝu de la malsato. Do, pri kio temas? Scii tion valoras la penon.